Attica la librejo de la lingvoj!

Attica la librejo de la lingvoj!

Attica la librejo de la lingvoj! Specialiĝinta pri lernado de la fremdaj lingvoj, Attica ĉiam sekvis la evoluon de la lingvoj kaj ties instruadon.

Ĝi provizas ĉiutage ilojn kaj konsilojn por ebligi al la profesiuloj pri lingvoinstrado, al la lernantoj aŭ eĉ al la pasiuloj pri fremdaj lingvoj, malkovri riĉajn kaj diversajn verkojn. Librejo por profesiuloj, studentoj kaj la ĝenerala publiko, niaj konsilistoj aŭskultos vin por kiel eble plej bone plenumi viajn bezonojn.

La Eŭropa observatorio pri plurlingvismo

La Eŭropa observatorio pri plurlingvismo

La Eŭropa observatorio pri plurlingvismo celas provizi platformon por grupigi dokumentajn rimedojn el ĉiuj organizoj, kiuj celas promocii plurlingvismon.

La observatorio celas favorigi ĉiujn pripensojn kaj entrepreni ĉiujn agadojn pri la lingvopolitikoj en Eŭropo celantajn promocii plurlingvismon, aktivan eŭropan civitanecon kaj eŭropan identecon, malferme al la mondo, per ĉiuj taŭgaj ridemoj (tagmanĝo-debatoj, kolokvoj, studvojaĝoj, publikado, komunikado kun la publikaj potencaroj kaj la respondeculoj politikaj , profesiaj, sindikataj kaj asociaj, ktp)

“Café bilingue” (Kafejo dulingva)

“Café bilingue” (Kafejo dulingva)

“Café bilingue” (Kafejo dulingva) engaĝiĝas por la valorigo de la dulingvismo/plurlingvismo kaj de dulingva edukado sen hierarkio inter la lingvoj. Ĝiaj celoj: konsciigi la spertulojn kaj la ĝeneralan publikon je la problemoj de plurlingvismo, akompani la gepatrojn pri la transdono de iliaj lingvoj kaj kulturoj, trejni la kurac-socialajn kaj instruadajn profesiulojn je pli bona psika-sociala-eduka prizorgo de la infanoj kaj de ties gepatroj en plurlingva medio.

Esperanto Parizo Francilio

Esperanto Parizo Francilio

Esperanto Parizo Francilio kunordigas agadojn de la asociaj esperantistoj en la regiono Francilio kaj organizas kursojn, staĝojn, prelegojn kaj kuturajn agadojn.

“D’une langue à l’autre” (De unu lingvo ĝis la alia)

“D’une langue à l’autre” (De unu lingvo ĝis la alia)

La asocio “D’une langue à l’autre” (De unu lingvo ĝis la alia) celas helpi la dulingvajn familiojn kaj la profesiulojn intervenantajn en multkultura medio je la prizorgo kaj la transdono de la devenaj lingvoj kaj kulturoj. Ĝi organizas ludgrupojn por dulingvaj infanoj kaj atelierojn pri lingva veko, diskutgrupojn kaj trejnadojn pri edukado je du-aŭ-plurlingvismo por plenpreskuloj.

La“Maison du Langage” (Domo de la Lingvaĵo)

La“Maison du Langage” (Domo de la Lingvaĵo)

La“Maison du Langage” (Domo de la Lingvaĵo) celas antaŭmalhelpi lingvaĵajn perturbojn, kaj edukadi je lingvaĵa sano. Ĝi informas kaj akompanas la profesiulojn strebantajn agadi pri lingvaĵo en siaj instituciaj projektoj. Ĝi kreas kaj organizas sociedukajn agadojn centritajn pri la lingvaĵo, por la gepatroj kaj ties infanoj, partnere kun lokaj administracioj (urba kaj departementa). Ĝi partoprenas en landaj eventoj pri antaŭzorgo kaj en landaj kulturaj eventoj, kiuj favorigas pripenson pri la franca lingvo kaj la lingva diverseco.

La asocio de la eksaj lernantoj kaj amikoj de la “Langues’O”

La asocio de la eksaj lernantoj kaj amikoj de la “Langues’O”

Fondita en la jaro 1927, la asocio de la eksaj lernantoj kaj amikoj de la “Langues’O” (landa instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj) celas flegi inter siaj membroj amikajn rilatojn, disvolvi solidarecajn kaj interhelpajn ligojn kaj favorigi la studadon pri orientalismo.