Ludu per la lingvo

Luda placo, surprizplena, la spaco « ni ludu per la lingvoj » proponas ne nur diversajn temajn alkovojn, sed ankaŭ sociajn ludojn el la tuta mondo, inter kiuj gigantan skrablon kaj distran spacon por ĝui etan distran paŭzon dum via vizito.

Slango

Kio estas slango? Kiu estas ĝia utileco? Kio estas magia vorto? Kiu estas la origino de la tabuaj vortoj? Kial ekzistas novtribaj lingvoj?

  • Bonaj kaj malbonaj lingvaj uzoj
  • La magiaj vortoj kaj la tabuaj vortoj
  • La ludaj lingvoj, inventitaj por engrupa komunikado
  • Ludoj pri la lingvaĵo

La kodoj

Ĵetu vin en la interesegan universon de la kodoj kaj de la malĉifrado. Per aŭ sen maŝino, lernu malĉifri mitajn kodoj kiuj rolis en la Historio.

  • La Enigma maŝino
  • Prezento de diversaj tipoj de ĉifrado: Cezara kodo, Ĉifro de Vigenère, Morso…
  • Profesia zomo: la spiono
  • La Ŝiboletoj

Nomoj, adresoj kaj akronimoj

Ni uzas ilin ĉiutage, tamen ni ne ĉiam konas ilian originon kaj ilian signifon. Enŝoviĝu en la kernon de la historio de la antaŭnomoj, familinomoj kaj akronimoj.

  • La antaŭnomoj
  • La familinomoj
  • La diversaj adresformatoj
  • La akronimoj

Esperanto kaj aliaj inventitaj lingvoj

Por pli facile integriĝi en mondon, imagan aŭ ne, lingvoj estis inventitaj aŭ rekreitaj… Iniciĝu senatende en Esperanton, la kvenjan kaj la gnoman, en la elfajn lingvojn aŭ en la Klingonon (el Star Trek)…

  • Esperanto: ĝia historio kaj ĝia uzado
  • Katalogo de inventitaj lingvoj
  • Ĵargonaĵo / Volapükaĵo
  • Rekreitaj lingvoj

Televidaj ludoj

Malkovru vortludojn el la tuta mondo dank’ al unika selekto de televidaj ludoj! Motus, Pyramide… neniam plu havos la saman savoron!