La lingvoj

Ĉe la subteretaĝo, vi vojaĝos ĝis la limoj de la mondaj lingvoj: iliaj originoj, iliaj evoluoj (de naskiĝo ĝis estingiĝo), iliaj roloj, iliaj historioj… De la karaktero, tra la mitoj, ĝis la etnolingvistiko, nuras paŝo! Rigardu tra mikroskopo niajn nuntempajn lingvojn!

Lingvoj kaj religioj

Malkovru la multajn efektojn de la religio sur la lingvoj, de ege antaŭ Gutenbergo ĝis hodiaŭ. Kial la tiel konsideritaj sanktaj lingvoj ne estas nepre la lingvoj uzataj en la ĉiutaga vivo? Kiu estis la historia rolo de la misiuloj?

  • Gutenbergo kaj la unua presita biblio.
  • La rolo de la religio en la disvolviĝo de la lingvaĵo
  • La rolo de la religio en la disvolviĝo de la skribado
  • La rolo de la religio en la detruo de la lingvoj
  • La glosolalio
  • La sanktaj lingvoj: la kazo de la hebrea
  • Etnolingvistiko: la rolo de la misiuloj

La mitoj kaj la originoj

Retroiru la tempon, ĝis la naskiĝo de la lingvoj. Vojaĝu de kontinento al alia por detekti la misterojn de ilia kreiĝo. La mitoj indianaj, aborigenaj aŭ eĉ la Babelturo, ne havos plu sekreton por vi.

  • La teorioj
  • La mito de la Babelturo
  • La mito indiana
  • La mito aborigena
  • La mito azteka
  • La mito barata
  • La mito afrika
  • La mito hindua

La evoluado de la vortoj/ Iliaj gepatroj kaj geavoj

Malkaŝu la genealogion de nia lingvaĵo: kion antaŭe signifis la vortoj, kiujn ni uzas hodiaŭ? Ĉu ili havis la saman signifon? Kiel ili estis uzataj?

  • La etimologio
  • La etimologiaj vortaroj

La etnolingvistiko / La esploroj kaj la trovaĵoj

Travidu la misterojn de la lingvaĵo, irante laŭ la paŝoj de la grandaj eltrovistoj. Trejnu vian okulon sur la fama Rozeta Ŝtono, kaj multaj aliaj atestoj de la pasinteco.

  • La Rozeta Ŝtono
  • La diversaj esploraj metodoj
  • La paleolingvistiko kaj la arkeologia lingvistiko
  • La etikaj demandoj
  • La terena esploro

La lingva diverseco kaj la imperialismo

Ekzistas ĉirkau 6000 lingvoj en la mondo, sed ĉu ili ĉiuj sampezas geografie, ekonomie, socie…? Kiuj estas la konsekvencoj de la lingva imperialismo? Ĉu la lingva diverseco estas atuto aŭ handikapo?

  • La lingva imperialismo
  • La lingva politiko
  • Debato: La lingva diverseco, por aŭ kontraŭ?

La lingvoj en danĝero

Ĉu vi sciis, ke iuj lingvoj estas minacataj je estingiĝo? Malkovru kiel lingvo povas estingiĝi kaj la iniciatojn por ĝin savi.

  • La endanĝerigitaj lingvoj
  • UNESKO
  • Sorosoro

La signolingvoj

Ellernu la signolingvon, dank’ al tiu dediĉita alkovo! De la bazoj de la lingvaĵo, ĝis la kanzonoj. Vojaĝu tra la silentomondo…

  • Difinoj kaj bazaj mekanismoj
  • La alfabetoj
  • La virtuala vortaro
  • La franca signolingvo en kanzonoj

La lingvoj el la mondo

Iru kaj renkontu lingvojn kaj dialektojn el la mondo. Malkovru kiel la popoloj alproprigis al si « truditajn » lingvojn. Kio estas vehikla lingvo?Kial lingvoj ne havas la saman vivlongecon ? Kiel ili evoluis?

  • Difinoj: lingvo kaj dialekto
  • Piĝino / Kreolo
  • La vehiklaj lingvoj
  • La vivlongeco de la lingvoj
  • La evoluo de la lingvoj

La rulaĵoj de la Morta maro

Vojaĝu laŭ la tempo, dank’ al la rulaĵoj de la Morta maro! La plej malnova hebrea manuskripto malkaŝas al vi sekretojn je konsiderinda intereso.

La sociolingvistiko

Nia maniero sin esprimi donas indicojn pri nia aĝo, sekso, socia statuso… Lernu rimarki tiujn indicojn kaj amuziĝu kun ili.

  • La lingva variado
  • William Labov: patro de la moderna sociolingvistiko
  • Ĉu egaleco en la lingvo?

Hierarkio kaj korinklino

Lernu malĉifri la sintenajn kodojn de la lingvaĵo. Kiel klasifikiĝas la informoj por rapide identiĝi? Kiel oni markas la korinklinon, la respekton, sian socian klason en sia parolmaniero?

  • La hierarkiaj kaj distancigaj markoj
  • La ĝentilecaj formuloj
  • La markoj de korinklino

Brajlo

Perfingre, lernu malĉifri brajlon: ĝian historion, ĝian uzadon… de ĝia kreado ĝis hodiaŭ. Renkontu viziulon, kiu revoluciis la vivon de la blinduloj kaj vidhandikapuloj.

  • La inventinto: Louis Braille
  • La brajlo internaciskala

Skribado

Ĵetu vin en la mondon de la skribado kaj de la signoformoj: alfabetoj, senvokalaj alfabetoj, silabaroj, ideogramoj. Kiuj estas iliaj originoj? Kiuj estas iliaj komunaj trajtoj? Iliaj diferencoj? Iliaj funkciadoj?

  •  La diversaj tipoj de skribadoj
  • La klasifikoj

La vidado kaj la skribado

Malĉifru la diversajn sistemojn de skriba lingvaĵo: de skribtiparoj, ĝis la grafologio, tra nia maniero skribi kaj subskribi… Vojaĝu inter arto, historio kaj psikologio.

  • La grafitioj
  • La kaligrafio
  • La sbribtiparoj
  • La grafologio
  • La subskriboj
  • Genetiko kaj skribado
  • La stenografio